Mike Leon skribis:
Hazarde mi trovis kolekton de tradukitaj noveletoj el la serio "Don Camillo"
de la itala humurista verkisto Giovanni Guareschi (1908-1968), cxe:
http://www.esperanto.pl/page.php?tid=578
Mi kore dankas:
al Mike Leon, kiu atentigis pri la tradukoj;
al la tradukintino (Danuta Kowalska).
Mi aparte gxojas pro la tradukoj, cxar mi "kolektas" tradukojn de italaj
beletrajxoj en esperanto.
La tekstoj de Giovanni (aux Giovannino) Guareschi estas humuraj, kaj aparte
cxarmaj por kristanoj. Ili markis apartan epokon de la itala historio, en la
tuj postmilita periodo, kiam alfrontis sin socio ankoraux profunde religiema
kaj iu komunista partio, tiu itala, kiu estis la plej forta en Okcidento kaj
- spite al akra atakemo kontraux pastraro - la malplej ateisma).
Antonio De Salvo