Kiu volas helpi min traduki la vikian paghon pri PPP? Mi komencis, sed
mi stumblis che iaj malfacilajhoj :-S
Pier Paolo Pasolini
"La vereco ne estas en ununura songho sed en multaj songhoj"
(P. P. Pasolini el "Il fiore delle mille e una notte", 1974)
Pier Paolo Pasolini (Bologna, la 5an de marto 1922 - Ostia RM, la 2an de
novembro 1975) estis verkisto, poeto kaj kinreghisoro italia.
Pridiskutata intelektulo de la 20a jarcento, filozofo, lingvisto,
romanisto, verkisto por kinoarto kaj teatro, chefartikolisto che
tagjhurnaloj kaj gazetoj, li estis ankau pentristo kaj aktoro, kaj ech
politikulo: plurfaceto kultura - lau iuj, kaj iel - unika kaj
eksterordinara.
*PPP*
Li naskighis en Bologna la 5an de marto 1922, unua filo de Carlo Alberto
Pasolini, infanteria leutenanto kiu famighis char li savis Beniton
Mussolinin de morto, kaj de Susanna Colussi, instruistino en bazlernejo.
Pasolini vivis junaghe en Friulo-Venecio Julia.
El liaj eseoj, famas: "Scritti corsari" [korsaraj skribajhoj]; kaj el
liaj poemaroj: "La meglio gioventł" [la plejbona junularo].
*Ragazzi di vita*
Frumatura autoro (li skribis sian unuan poemon sepjaraghe), Pasolini
publikigis siajn verkojn ekde kiam li ighis deknaujaragha. Juna, li
alproksimighis al komunismo.
Li soldatservis dum la dua mondmilito kaj la nazioj arestkaptis lin, sed
li sukcesis forkuri.
Post la milito li alighis al la Itala Komunista Partio, sed oni elpelis
lin post nur du jaroj pro lia homoseksualeco, kiun li publike deklaris
en chiu ajn okazo.
Lia unua rakonto, "Ragazzi di vita" (1955), kiu traktis malfacilan temon
tio estas la malina prostituado, kauzis al li akuzojn pro maldeco.
*La kinoarto de "kontrauulo"*
Pasolini estis chefe kulturulo kaj apoganto de kontraukulturo.
Lia artista vizieco esprimighis same kaj en kinoarto kaj en literaturo,
per noveloj, eseoj kaj poemoj.
Kiel reghisoro, Pasolini kreis ian duan novrealismon