Il giorno mer, 02/11/2005 alle 16.47 +0100, Umberto Broccatelli ha
scritto:
> La regiono "Veneto" devus nomigxi "Veneci-lando" aux "Venetio" (lando de la
> Venetoj).
Mi malkonsentas; lau mi, en Veneto loghas Venetanoj. Samkiel Brazilanoj
loghas en Brazilo. :-)
> "Venezia Giulia" estus "Julia Venetio" aux "Juli-venetio" (se la
> esperantigo de "Julius" estu "Julio"; mi preferus "Julo", sed tio estas alia
> afero). Do "Friuli-Venezia Giulia" farigxus "Friulo-Julivenetio.
Mi mem ne povas diri ion ajn pri la ghusteco, praveco au alia eco au ech
la malo de via aserto char mi ne scias la historion de tiu chi regiono.
Mi nur scias, ke ghi estas rezulto de kunigo.
Lau itallingva vikipedio:
"Friuli" ('Friûl' en la friula, 'Forum Iulii' en la latina, 'Furlanija'
en la slovena, 'Friaul' en la germana; regiono geografi-historia kiu
respondas al la nuntempaj provincoj 'Udine' kaj 'Pordenone', kaj partoj
de la provincoj 'Gorizia' kaj 'Venezia') plus 'Venezia Giulia' (au
'Carsia Giulia', slovene: 'Juliska Krajina'; regiono inter la Juliaj
Alpoj [chu tiele traduki la "Alpi Giulie"?], la golfo de Triesto kaj la
golfo de 'Quarnero', enhavas la altebenajhon 'Carso', la basenon de
'Isonzo' kaj Istrion). La nomon 'Venezia Giulia' inventis Graziadio
Ascoli en 1983, antaue ghi estis nomata Austra-Iliria Marbordo
(Küstenland, Primorje).
Char vershajne chiu eninterreta esperantisto vidinta la retpaghojn de
Bertilo (akademiano) pri la landoj kaj lingvoj de la mondo
<http://bertilow.com/lanlin/notoj.html#IT> ja dirus, ke tiu regiono
nomighas "Friulo-Venecio Julia", mi fakte ne sentus min kapabla
reinventi, reformuli, renaski alian nomon ech se ghi estus pliprava.
Kontrau chi mia tezo, ja estas la nomo Barato (Hindio shajnas ne esti
neutrala), do...
bonan cerbumadon :-D
Nicola