----- Original Message -----
From: "Nicola Ruggiero" <
io@...>
To: <
itala-kulturo-en-esperanto@yahoogroups.com>
Sent: Friday, November 04, 2005 3:15 PM
Subject: [itala-kulturo-en-esperanto] pri "Friuli-Venezia Giulia"
> Il giorno mer, 02/11/2005 alle 16.47 +0100, Umberto Broccatelli ha
> scritto:
> > La regiono "Veneto" devus nomigxi "Veneci-lando" aux "Venetio" (lando de
la
> > Venetoj).
>
> Mi malkonsentas; lau mi, en Veneto loghas Venetanoj. Samkiel Brazilanoj
> loghas en Brazilo. :-)
>
> > "Venezia Giulia" estus "Julia Venetio" aux "Juli-venetio" (se la
> > esperantigo de "Julius" estu "Julio"; mi preferus "Julo", sed tio estas
alia
> > afero). Do "Friuli-Venezia Giulia" farigxus "Friulo-Julivenetio.
>
> Mi mem ne povas diri ion ajn pri la ghusteco, praveco au alia eco au ech
> la malo de via aserto char mi ne scias la historion de tiu chi regiono.
>
> Mi nur scias, ke ghi estas rezulto de kunigo.
>
> Lau itallingva vikipedio:
>
> "Friuli" ('Friűl' en la friula, 'Forum Iulii' en la latina, 'Furlanija'
> en la slovena, 'Friaul' en la germana; regiono geografi-historia kiu
> respondas al la nuntempaj provincoj 'Udine' kaj 'Pordenone', kaj partoj
> de la provincoj 'Gorizia' kaj 'Venezia') plus 'Venezia Giulia' (au
> 'Carsia Giulia', slovene: 'Juliska Krajina'; regiono inter la Juliaj
> Alpoj [chu tiele traduki la "Alpi Giulie"?], la golfo de Triesto kaj la
> golfo de 'Quarnero', enhavas la altebenajhon 'Carso', la basenon de
> 'Isonzo' kaj Istrion). La nomon 'Venezia Giulia' inventis Graziadio
> Ascoli en 1983, antaue ghi estis nomata Austra-Iliria Marbordo
> (Küstenland, Primorje).
>
> Char vershajne chiu eninterreta esperantisto vidinta la retpaghojn de
> Bertilo (akademiano) pri la landoj kaj lingvoj de la mondo
> <
http://bertilow.com/lanlin/notoj.html#IT> ja dirus, ke tiu regiono
> nomighas "Friulo-Venecio Julia", mi fakte ne sentus min kapabla
> reinventi, reformuli, renaski alian nomon ech se ghi estus pliprava.
> Kontrau chi mia tezo, ja estas la nomo Barato (Hindio shajnas ne esti
> neutrala), do...
>
> bonan cerbumadon :-D
> Nicola
==============
Ecx Akademianoj povas stumbli.
Laux PIV2 Venecio estas "Italia urbo cxe Adriatiko, fama pro siaj kanaloj"
(do = Venezia)
Veneci-lando = La regiono cxirkaux Venecio (do = Veneto)
Se "Venecio" estus la regiono, kiel nomigxus la urbo?
Mi fakte diris ke la nomo de la regiono nomata itale "Veneto" povas esti en
esperanto "Veneci-lando" aux "Venetio".
Cxi lasta alternativa formo estus pravigebla se ni pensus pri la antikva
itala popolo "Veneti" = Venetoj.
La nuntempaj "Veneti" devus esti "Veneci-landanoj" aux "Venetianoj".
(P.S. Mi certas ke la dato de la invento farita de Ascoli estas tre pli frua
ol 1983!)
La vortaro de C. Minnaja diras:
včneto (relativo al Veneto) = venetia
Včneto s.m. (geo.) = Venetio, Venecilando
Venčzia s.f. (geo.) = Venecio, Venezia Giulia = Julia Venetio
Iam mi proponis liston de esperantaj nomoj por la italaj regionoj.
Tiuj cxi formoj etas la samaj entenataj en mia artikolo de antaux kelkaj
jaroj, pri la esperantaj tradukoj de la nomoj de la italaj regionoj.
Amike,
Umberto Broccatelli