Carlo Minnaja, respondante al Andrea Montagner, jam indikis kelkajn poeziajxojn
pri Milano.
Mi aldonas, ke de "MILANO, AUXGUSTO 1943" (Salvatore Quasimodo) ekzistas ankaux
bela traduko de Luigi Minnaja (el "Radio Roma - Esperanto" 3.11.1959):
Vane vi sercxas meze de la polvo,
ho kompatinda mano, l´ urbo mortis.
Gxi mortis: auxdigzis la lasta bruo
sur koro de Naviglio. Najtingalo
falis de l´ anteno alta sur la monakejo,
kie gxi kantis antaux sunsubiro.
Ne fosadu putojn en la kortoj:
ne plu la vivantoj soifas.
Ne tusxu la mortintojn, rugxajn, sxvelajn:
lasu ilin en la tero de l´ propraj domoj:
la urbo mortis, mortis.
Krome, estas lokitaj en Milano ankaux aliaj poeziajxoj de Quasimodo:
LETERO AL LA PATRINO
"Mater dulcissima (*), nun descendas la nebuloj,
Naviglio frapas konfuze sur la digojn,
l´ arboj sxvelas de akvo, brulas pro negxo;
mi ne estas trista Norde, mi ne estas
en paco kun mi, sed de neniu
atendas mi pardonon, multaj donis al mi larmojn
de homo al homo. Mi scias, ke vi ne fartas bone,
ke vi vivas, kiel cxiuj patrinoj de poetoj, povra
kaj justa en la mezuro de la amo
por la filoj malproksimaj. Hodiaux estas mi
kiu skribas". Vi diros: - Finfine du vortoj
de tiu knabo, kiu fugxis nokte kun mantelo mallonga
kaj kelkaj versoj posxe. Kompatinda, tiel korsenta,
iutage oni mortigos lin ie -.
"Certe, mi memoras, estis en tiu griza stacio
de trajnoj lantaj, kiuj portis migdalojn kaj orangxojn
al enfluejo de Imera, la rivero plena de pigoj,
de salo, de euxkaliptoj. Sed nun mi vin dankas,
tion mi volas, pro l´ ironio milda kiel la via,
kiun vi metis sur miajn lipojn.
Tiu rideto min savis de ploroj kaj de doloroj.
Ne gravas, se nun mi havas kelkan larmon por vi,
por cxiuj, kiuj, same kiel vi, atendas
kaj ne scias kion. Ha, gxentila morto,
ne tusxu la horlogxon, kiu batas sur la mur´ de l´ kuirejo:
mia tuta infanagxo pasis sur la emajlo
de gxia ciferplato, sur la floroj pentritaj;
ne tusxu la manojn, la koron de l´ maljunuloj.
Sed cxu iu respondas? Ho morto de kompato,
morto de pudoro. Adiaux, kara, adiaux, mia dulcissima mater (*)".
(*) Dolcxega patrino
Salvatore Quasimodo, trad. Luigi Minnaja
(el "Radio Roma - Esperanto" 3.11.1959)
KVAZAUX MADRIGALO
Trad. Gaudenzio Pisoni, en "Enlumas min senlimo"
LAUDO 29an de aprilo 1945
Trad. Mauro Nervi, en "Enlumas min senlimo"
Fine, en "Literatura Foiro" (proksimume 1975) aperis tradukoj el la poeziajxoj
en milana dialekto de Carlo Porta.
Antonio De Salvo