----- Original Message -----
From: "Renato Corsetti" <
renato.corsetti@...>
To: <
itala-kulturo-en-esperanto@yahoogroups.com>
Sent: Saturday, November 05, 2005 5:52 PM
Subject: (itala kulturo) "Friuli-Venezia Giulia"
Nicola:
>en Veneto loghas Venetanoj.
> "Friulo-Venecio Julia"
Umberto:
>"Veneci-lando" aux "Venetio".
mi kredas, ke la demando pri la nomoj de italaj regionoj estas pli teoria.
c'u ni volas uzi kvazau'naciajn nomojn:
Sardujo/sardoj
Toskanujo/toskanoj
Venetujo/venetoj
.....
au' c'u ni volas uzi la formon
Veneto/venetano
Toskano/toskanano
Sardinio/sardiniano
...
mi ne scias, c'u iu jam decidis (mi ne memoras la artikolon de Umberto) kaj
ankau' mi na havas statistikajn indikojn pri la preferataj uzoj de italaj
esperantistoj.
====
Umberto:
En mia iama artikolo mi faris proponon, klare ne decidon - mi ne havas tian
povon! bedauxrinde !!! (-:))
Tamen la fakto ke neniu decidas pri dubaj punktoj de la lingvo estas
malavantagxo por planlingvo kia estas Esperanto.
Neniu sukcesis konvinki min - ekzemple - ke, malgraux la internaciaj formoj
Vjetnamo (lando) / Vjetnamano (landano), estas pli bone diri ke Vjetnamo
estas persono kaj ne lando! Tamen...
Estas vere ke en la itala lingvo "Toscana" povas esti aux ina persono aux
regiono, sed en lauxdire racia kaj logika lingvo, kiel Esperanto oni devus
scii, cxu Toskano estas homo aux regiono!
Do ankaux decido pri la nomoj de regionoj en Esperanto dependas de la
principo kiun oni volas sekvi.
Ha, se vere ni havus lingvan akademion!!! Sed mi timas ke por havi veran
lingvan akademion, ni devos antauxe havi Euxropan Federacion kaj do...
pluvivu cxevalo, dum herbo kreskas!
Amike,
Umberto