----- Original Message -----
From: "Giuseppe Castelli" <
gcastelli@...>
To: <
itala-kulturo-en-esperanto@yahoogroups.com>
Sent: Saturday, November 05, 2005 9:07 PM
Subject: Re: (itala kulturo) "Friuli-Venezia Giulia"
Umberto Broccatelli:
> Renato Corsetti:
>
> > mi kredas, ke la demando pri la nomoj de italaj regionoj estas pli
teoria.
> >
> > c'u ni volas uzi kvazau'naciajn nomojn:
> >
> > Sardujo/sardoj
> > Toskanujo/toskanoj
> > Venetujo/venetoj
> > .....
> >
> > au' c'u ni volas uzi la formon
> >
> > Veneto/venetano
> > Toskano/toskanano
> > Sardinio/sardiniano
Tia unueca sistemo ne ekzistas pri landonomoj, nek pri cxiuj aliaj
aferoj: ni diras "Italujo", "kombilo", "instruisto", "pomarbo", sed ne
*"Nederlandujo", "*brosilo", "*pedelisto", "*kverkarbo". Do laux mi tute
ne necesas unueca sistemo por la italaj regionoj, kaj ni senprobleme plu
diru "Toskanujo" sed ne "*Friulujo".
> la fakto ke neniu decidas pri dubaj punktoj de la lingvo estas
> malavantagxo por planlingvo kia estas Esperanto.
Aux male, la fakto ke esperanto evoluas same libere kiel cxiuj aliaj
lingvoj igas gxin pli prezentebla kaj akceptebla.
=======================
Mi ne diras ke cxiuj land- aux region-nomoj nepre sekvu la saman principon
(kvankam laux mi tio estus dezirinda), sed ke cxiu landnomo estu difinita
aux kiel derivajxo de gentonomo aux kiel memstara radiko, ne lasata al la
placxo de la uzantoj.
Cxiu opinio estas libera, sed la fakto, ke oni ne scias cxu Toskano estas
persono aux regiono kaj la fakto ke iu donas al la vorto iun signifon kaj
alia alian, sxajnas al mi ne kongrua kun la multe distrumpetata logikeco kaj
facileco de Esperanto. La demando estas: kiu decidu?
Umberto