----- Original Message -----From: Giuseppe PascucciSent: Monday, January 02, 2006 8:09 PMSubject: (itala kulturo) kanzono de PoviaSaluton al cxiuj,
de kiam mi auxdis tiun cxi kanzonon de Giuseppe Povia dum la lasta Festivalo de Sanremo mi klopodis traduki gxin. Nun mi ne sukcesas traduki tauxge kelke da versoj (mi evidentigis la versojn, laux mi, ne tauxgajn per steleto). Mi decidis cxiukaze sendi al vi la tradukitan tekston cxar mi esperas, ke iu ajn bonkora povas helpi min en la tradukon. ;-)
Amike kaj samideane,
Jozefo
==================
Gratulojn pro la traduko. Nur unu lingva rimarko: post "cxiuj" ne povas cxeesti artikolo.
Do ne " Ĉiuj la infanoj" sed "Ĉiuj infanoj"; ne "ĉiuj la aĵoj", sed "ĉiuj aĵoj".
Pri la ritmo de la strofoj: estas kelkaj problemetoj pri akcentoj, sed sxajnas al mi ke entute la rimo fluas suficxe bone.
Amike,
Umberto Broccatelli