La morgauxa elsendo en esperanto de RAI Internacia entenas cxi tiun eron:
La solenoj okaze de la unuajarcenta datreveno de la naskigxo de Dino Buzzati, kiuj disvolvigxos en tuta Euxropo, malfermigxis hieraux vendrede la deksepan de februaro per evento arangxita de la Provinco de Milano. Iu vespero por memorigi, en la cxeesto de gekolegoj kaj geamikoj, la elstaran malaperintan verkiston: memorajxoj kaj anekdotoj alternis kun pagxoj de Buzzati lauxtlegitaj de Ugo Pagliai kaj kanzonoj de Enrico Ruggeri. Omagxo al itala auxtoro, kies verkoj estas nuntempe tradukitaj al tridek lingvoj el la tuta mondo (inkluzive de esperanto), kaj kies libroj estas taksataj, en eksterlando, inter la plej originalaj kaj altvaloraj de la dudeka jarcento.
Antonio De Salvo