...tio estas ekde kiam mi vagadis tra varsoviaj stratetoj, vidante la
neghon fali sur la monumento pri la Shoah, mi kantetas en mia kapo
jenon:
Auschwitz (Kanzono de la infano en vento)
de Guccini
Mi mortis kun homa cento
mi mortis je infana^go,
mi iris tra la kameno
kaj nun mi estas en vento,
kaj nun mi estas en vento.
En Auschwitz falis la ne^go,
la fumo suriris ade
en frosta tago en vintro
kaj nun mi estas en vento,
kaj nun mi estas en vento.
En Auschwitz multe da homoj
sed unu granda silento
Ja strangas, mi ne sukcesas
rideti tie en vento,
rideti tie en vento.
Mi miras, kial la homo
mortiga sian frateton
kaj tamen ni milionas
en polvo tie en vento,
en polvo tie en vento.
Ankorau bruas kanono
ankorau ne kontenti^gas
je sango la besta homo
kaj daure nin portas vento,
kaj daure nin portas vento.
Mi miras, kiam la hom'
sukcesos eklerni vere
vivadi sen iun murdi
kaj l' vento ripozos sin,
kaj l' vento ripozos sin.
Mi miras, kiam la hom'
sukcesos eklerni vere
vivadi sen iun murdi
kaj l' vento ripozos sin,
kaj l' vento ripozos sin.
jen la originalo:
http://www.prato.linux.it/~lmasetti/canzonicontrolaguerra/canzone.php?lang=it&id\
=7
Nicola