Pri unu el la sonetoj mi proponas kelkajn modifetojn.
U. Broccatelli
=================
ALTESTIMATAJ
Altestimataj, nun per cxi soneto,
mi petas vin pri bonvola pardono,
se nia vin’ aŭ iu pladpropono
ne bongustis al vi el mia pleto.
Kvankam ne estis tie miliono
da pladoj por festeno en kompleto,
estis sufiĉa manĝo, ne manĝeto,
aŭ pajl’ aŭ fojno, ĉu bon’ ĉu malbono.
Se oni plendas: “Floro de oranĝo,
dum vi poemas, ni klopodas stulte
por havi nian panon dum la manĝo”,
mi tuj rebatas: “Floro sur la planko,
pri vi mi devas pacienci multe:
mi servas vin kaj eĉ ne venas danko!”.
Giuseppe Gioachino Belli,
trad. Giuseppe Pascucci - Giuseppe Castelli
(23.2.2005)