Mi frandis la ital-lingvan kanton pri "Fasxistoj al Marso", kies tradukon al esperanto prizorgis Nicola Ruggiero.
Porinforme, mi kopias poeziajxon de Giordano Azzi (1934), kiu parolas pri alispeca "vojagxo al Marso".
Kore
Antonio De Salvo
VOJA^GO AL MARSO
I
Per ma^sino grandioza,
de mistera fortī movata,
ni voja^gis al kolosa
landī ^ciela, al konata
ru^gebrila Mars-planedo
por nin distri de lī Ter-tedo.
Lī Inventistī, scienca feo,
plenkonanto de lī naturo,
celis por ^ci tiu kreo
al la kono de lī strukturo
de la vivo de lī homaro
en la suna planedaro.
Ni trapasis tra la spaco,
tra la tempo kaj silento,
ne ^genate, en plenpaco
kaj sen ombro de pripento,
la spektaklon rigardante
de la terī malgrandi^ganta.
Ne forgesis, dum veturo,
ni viziton al la Luno:
la montpintoj en lumpuro,
vulkanbu^soj en plenbruno
mirigite nin rigardis,
interflustris, plu rigardis.
Al la Luno scivolema
ni klarigis nian celon.
^Gi nin petis fervoreme
ke pri lī lunoj de lī ^cielo
ni informu ^gin lau vero
^ce reveno al la Tero.
Iun belan Mars-matenon
tra lī inundo de lī radioj
jen atingis la havenon -
dum lautegaj niaj krioj -
lī interstela fluga ^sipo,
kun bonstata ^ciu ripo.
II
Da Marsanoj amasego,
kun pentrinde belaj vestoj,
svarmas ^cirkau la ^sipego
scivolante, ^cu la restoj
estas ^gi de iu stelo
^jus falinta de lī ^cielo.
Sed vidante nin eliri
ili miras malfermbu^se,
^sajnas ion voli diri,
sed la vortoj venas fu^se.
Montras ni sur kartī ^ciela
Teron, Marson, volbon stelan.
Tiam la radi-antenoj
de la Marsaj sendstacioj
tuj informas pri la veno
de Teranoj al Marsio.
Kaj tra lī Marsaj lautaj bruoj
komenci^gas intervjuoj.
Kaj ni tuj ekkonscii^gis:
^ce virinoj kaj fraulinoj,
amo moda jam farigis
(inkluzive bopatrinoj)
tute same en Marsio
kiel sur la Terī, je Dio.
Sed demandis ni pri tio:
pri milito, pri armiloj,
pri malpaco de lī nacioj,
pri kolosaj detruiloj
ekzistantaj sur la Tero
en konkuro kun lī infero.
Ili diris kun fiero:
ne ekzistas la militoj,
detruantaj vian Teron,
ne ekzistas parazitoj,
la armiloj: sed ^ci tio
estas nur prahistorio.
Ne ekzistas plu malpacoj:
nur popoloj laborantaj
en konkordo, en plenpaco,
grandioza^jojn starigantaj;
ni nin ^ciujn komprenigas:
unu lingvo nin kunligas.
III
Post reveno al la Tero
ni informis Societon
de lī Nacioj. La aferon
^gi pristudis en sekreto
dum plurjara diskutado,
paroladoj de lī estrado.
Nun ^gi venis al konkludo:
sendi tuj komisionon,
kiu - post detala studo -
finos per la sama tono:
la popoloj plu atendu...
kaj armilojn dume mendu.
Giordano Azzi
(el "Heroldo de Esperanto" 2/1934)