Jen traduko (mi esperas , ke gxi bonas) de roma capoccia
Roma capoccia (antonello venditti)
Kiom vi belas Romo en vespero,
dum luno speguliĝas en Fontanego,
Kaj la fianĉoj brake iras for,
Kiom vi belas Romo sub la pluvo.
Kiom vi grandas Romo dum subsuniro,
Kiam la sun' rugiĝas ankoraŭ sur sep montetoj,
Kaj la fenestroj estas okuloj ,
ŝajnantaj diri al vi kiom vi belas ah, ah, kiom vi belas.
Hodiaŭ mi kredas, ke la tempo stopiĝas nun
Imponon vidas mi de koloseo,
sanktecon vidas mi de kupolego,
kaj mi pli viglas, kaj mi pli bonas, neniam mi foriros.
Romo ĉef-urbo de l’ mondo fia… Romo ĉef-urbo de l’ mondo fia…
Fiaskret’ iras for kun du fremduloj
brokantisto petas al vi kelkajn ŝtoferojn
kaj la paseroj najtingalas,
naskiĝas mi en Romo, mi vin malkovras, cxi-matenon, mi vin malkovras
Hodiaŭ mi kredas ke, la tempo stopiĝas nun
Imponon vidas mi de koloseo,
sanktecon vidis mi de kupolego
kaj mi pli viglas kaj mi pli bonas, neniam mi foriros
Romo ĉef-urbo de l’ mondo fia… Romo ĉef-urbo de l’ mondo fia…