Dankon al la amikoj De Salvo kaj Castelli pro iliaj konsiloj.
Mi iom modifus la tradukon jene:
Alion faru ol ploracxan krion
pro ke ne pluvas en kampar’ romana,
ke igxas pro sekec’ la gren’ malsana
kaj por mangxi ni havos plu nenion.
Nur malkleruloj zorgas pri cxi tio.
Sed afliktigxu cxiu hom’ kristana,
ke je segxoj dek tri restas ne plena
la kardinala Sankta Kolegio.
(Mi ne trovas solvon por eviti tiun cxi kvazauxrimon.)
Gxi estas ja de l’ Papo en la celoj,
sed kiel inter prelatar’ diveni
la tauxgajn kapojn por dek tri cxapeloj?
Tamen, se de l’ sercxado tra l’ malnovaj
ne povas da pli bonaj nun alveni,
oni kuragxu por kread’ de novaj.
==============================
Pri adasismoj.
Kiel adasismon mi cxiam komprenis la uzon de senutila sufikso, nur por estigi rimon aux por aldoni silabon. Plej tipa sufikso uzata en tiu rolo estas gxuste –ad-, kiu en si mem ne havas fortan difinitan signifon.
Ekz. “li parolis” ne rimas kun “li rigardis”; por akiri rimon oni dirus “li paroladis/ Li rigardadis”. Tio cxi estas vera adasismo; sed rimo kiel “novaj” / “malnovaj”, se la senco tion postulas, devus esti allasebla. Sed tio estas afero pri personaj preferoj.
Amike,
Umberto Br.
La mia Cartella di Posta in Arrivo č protetta con SPAMfighter
802 messaggi contenenti spam sono stati bloccati con successo.
Scarica gratuitamente SPAMfighter!