Mi navigis tra la itallingva vikipedio kaj trovis la pagxon pri Dante,
kie estas la jena teksto:
"Fu adunque questo nostro poeta di mediocre statura, e, poi che alla
matura età fu pervenuto, andò alquanto curvetto, e era il suo andare
grave e mansueto, d'onestissimi panni sempre vestito in quell'abito che
era alla sua maturità convenevole. Il suo volto fu lungo, e il naso
aquilino, e gli occhi anzi grossi che piccioli, le mascelle grandi, e
dal labbro di sotto era quel di sopra avanzato; e il colore era bruno, e
i capelli e la barba spessi, neri e crespi, e sempre nella faccia
malinconico e pensoso."
(G. Boccaccio, "Trattatello in laude di Dante")
kiun mi intencis traduki, sed mia tuja kaj nura rezulto estas suficxe
acxa :-)
"Cxi nia poeto estis do mezstatura, kaj, post kiam li aliris maturan
agxon, li havis etan gxibon, kaj lia irmaniero estis grava kaj milda, li
vestis sin cxiam humile kaj lia vesto estis konvena al lia matureco.
Lia vizagxo estis longa, kaj la nazo agleca, kaj la okuloj grandaj ol
etaj, la makzeloj grandaj, kaj el la lipo suba [HIC SUNT LEONES...]; kaj
la koloro estis bruna, kaj la haroj kaj la barbo dikaj, nigraj kaj
krispaj, kaj li estis cxiam melankolia kaj pensema survizagxe."
(G. Boccaccio, "Trattetello in laude di Dante")
cxu iu el vi volas helpi?
sanon kaj tradukon (kaj ankaux bonan someron!)
--
Nicola Ruggiero
io at nicolaruggiero.it
www.nicolaruggiero.it