La 15a de augusto estas, lau la katolika kalendaro, la tago de la
chieleniro de Maria, la patrino de Jesuo. Tio estas dogmo de la Katolika
Eklezio, dogmo definita de papo Pio la 12a la 1an de novembro 1950, kaj
poste menciita, se mi ne eraras, en la encikliko "Lumen gentium" de papo
Paulo la 6a en 1964. Mi ekpensis pri tio jam antau du-tri tagoj, cele al
poemo ghustatema. Kaj mi repensis pri la tempo kiam mi estis en
seminario kaj ravis min la unuaj versoj de la 33a kanto de la Paradizo
de Dante. Jen la versoj en la traduko de Carlo Peterlongo:
Virga Patrin', filin' de Filo via,
pli ol kreajh' ajn alta kaj humila,
fiksita celo de konsil' eterna,
vi estas kiu la naturon homan
nobligis tiel, ke Farinto ghia
de ghi farita esti ne malshatis.
En ventro via reekbrulis l' Amo,
per kies varmo en l' eterna paco
^germadis tiel jam chi tiu Floro.
Por ni chi tie vi tagmeza torcho
de la Karito, kaj che l' morteculoj
la fonto viva estas de l' Espero.
el: http://www.cilea.it/~bottoni/eo/dk/e33_1.htm
##
La 15an de augusto 1799, mortis Giuseppe Parini, gravega poeto de la 18a
jarcento.
"Milano, la 27-an de Oktobro 1798
...Vi demandas min pri Jozefo Parini: li konservas sian grandaniman
fierecon, sed shajnas al mi senkuraghigita de la tempo kaj de la
maljuneco. Kiam mi iris lin viziti, li min renkontis che la pordo de lia
hejmo, dum li trenighis por eliri. Li min rekonis, kaj, haltinte sur sia
bastono, li metis sian manon sur mian shultron, dirante: «Vi venas
revidi chi tiun fortaniman chevalon, kiu sentas en koro la fieron de sia
bela junagho; sed kiu nun peze faladas dumvoje, kaj levighas nur pro la
batoj de l' sorto».
Li timas esti forpelata de sia katedro, kaj esti devigata, post sepdek
jaroj da studado kaj da gloro, agonii en mizero..."
el "La lastaj leteroj de Jacopo Ortis" (unua letero el la ciklo "la
lasta interparolo kun Parini), traduko fare de Giancarlo Guarnieri.
##
La 15an de augusto 1936, mortis Grazia Deledda, verkistino
Nobel-premiita en 1926
«Mi ripozighos», li pensis, rapide pretigante la valizon kaj rememorante
pri la longaj pretigoj antau sia unua ekiro el Nuoro. «Ho, kiom mi emos
dormi dum tiuj chi libertempaj tagoj! Mi ne volas ighi neurastenia. Mi
supreniros sur la montojn de mia naskighloko, sur Ghennarghentu virga
sovagha. Ekde multe da tempo mi revas pri tiu chi supreniro! Mi vizitos
la vidvinon de la bandito, fraton Zuanne, la filon de la
kandelproduktisto. Kaj la korto de la monahhejo?... Kaj tiu karabinjero
kiu kantadis "Al vi chi rozario?"»
«Mi riposerò», pensava, preparando rapidamente la valigia e ricordando
i lunghi preparativi della sua prima partenza da Nuoro. «Ah, quanto
vorrò dormire queste vacanze! Non voglio diventare nevrastenico. Salirò
sulle montagne natìe, sul Gennargentu vergine selvaggio. Da quanto tempo
sogno quest'ascensione! Visiterò la vedova del bandito, il fraticello
Zuanne, il figlio del fabbricante di ceri. E il cortile del convento?...
E quel carabiniere che cantava A te questo rosario?»
el "Cenere" (dua parto, kvina chapitro), traduko fare de Nicola Ruggiero.
--
Nicola Ruggiero
io at nicolaruggiero.it
www.nicolaruggiero.it