En la tago de la Cxielenpreno de Maria (15-a de auxgusto), kelkaj lingvaj
(samtempe teologiaj) konsideroj.
En itala lingvo, parolante pri supreniro al la cxielo, oni nete distingas,
en la komuna uzo, inter la “Assunzione” (Suprenpreno) de Maria kaj la
“Ascensione” (Supreniro) de Jesuo; kaj ankaux en Esperanto oni devus
distingi inter la “Cxielenpreno” de Maria (kiu, kiel nur homa estulo, estis
PRENITA al la cxielo) kaj la “Cxieleniro” de Jesuo (kiu, kiel Dio, LEVIGXIS
al la cxielo per siaj propraj fortoj).
Tamen..,
1) PIV (kiu, cetere, registras “Cxieliro” anstataux “Cxieleniro”), ne
distingas la du konceptojn, kaj, sub la klarigo “levigxo de homo en la
cxielon”, sengxene intermiksas: “cxieliro de Elija, de Jesuo, de Mohamedo,
de Maria”;
2) La granda itala-esperanta Vortaro Minnaja, pli gxuste, distingas
inter “Cxieliro de Jesuo” kaj “Cxielenpreno de Maria”;
3) La mezgranda itala-esperanto-itala Vortaro Broccatelli, ecx pli
precize, indikas “Cxieleniro”-n por “Ascensione”, tamen, gxi ne entenas la
kapvorton “Assunzione”.
Mi diru kelkajn komentajn vortojn.
Laux la Katekismo de la Katolika Eklezio (itala teksto cxe
http://www.vatican.va/archive/catechism_it/p1s2c2a6_it.htm )
659 «Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, ESTIS SUPRENPRENITA
en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio» (Marko 16,19 ). (latine: et
Dominus quidem Iesus, postquam locutus est, ADSUMPTUS EST in caelum et sedet
ad dextris Dei”: itale: «Il Signore Gesù, dopo aver parlato con loro, FU
ASSUNTO in cielo e sedette alla destra di Dio»: sed laux la traduko en
Esperanto de la Londona Biblio
http://www.geocities.com/kalblando/biblio/marko.htm#16 «Tiam la Sinjoro
Jesuo, post kiam li parolis al ili, ESTIS RICEVITA SUPREN EN LA CXIELON, kaj
sidigxis dekstre de Dio» (Marko 16,19). La korpo de Kristo estis glorigita
ekde la momento de lia resurekto, kiel pruvas la ecoj novaj kaj
supernaturaj, kiujn li jam gxuas dauxreme. Sed dum la kvardek tagoj, en kiuj
li familiare mangxas kaj trinkas kun siaj discxiploj kaj ilin instruas pri
la Regno, lia gloro restas ankoraux vualita sub la trajtoj de iu ordinara
homeco. La lasta apero de Jesuo finigxas per la nereturnebla eniro de lia
homeco en la dian gloron, simbolitan de la nubo kaj de la cxielo kie li jam
sidas cxe la dekstro de Dio.
660 La vualita karaktero de la gloro de la Resurektinto dum tiu tempo
travidigxas el liaj misteraj vortoj al Maria Magdalena: «Ne tusxu min; cxar
mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al
ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio»
(Johano 20, 17)
http://www.yksi.org/~miklos/biblio/05_04.htm (latine: “Noli
me tangere, nondum enim ascendi ad patrem meum. Vade autem ad fratres meos
et dic eis: Ascendo ad Patrem meum et Deum vestrum”). Tio montras diferencon
de manifestigxo inter la gloro de resurektinta Kristo kaj tiu de Kristo tre
alte superigita je la desktro de la Patro. La evento samtempe historia kaj
transcenda de Cxieleniro signas la transpason de unu al la alia.
Laux Agoj 1, 9-11
http://www.geocities.com/kalblando/biblio/agoj.htm , en la
esperanta traduko de la Londona Biblio temis samtempe pri suprelevigxo kaj
cxielenpreno:
9 Kaj tion dirinte, LI SUPRENLEVIGXIS, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo
ricevis lin for de iliaj okuloj. 10 Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo,
kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; 11 kiuj
ankaux diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi
tiu Jesuo, kiu ESTAS PRENITA SUPREN FOR DE VI EN LA CXIELON, tiel same
revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon.
Sed laux la latina teksto temis nur pri suprenpreno: Et cum haec dixisset,
videntibus illis, ELEVATUS EST, et nubes suscepit eum ab oculis eorum.
Cumque intuerentur in caelum eunte illo, ecce duo viri astiterunt iuxta
illos in vestibus albis, qui et dixerunt: "Viri Galilaei, quid statis
aspicientes in caelum? Hic Iesus, qui ASSUMPTUS EST a vobis in caelum, sic
veniet quemadmodum vidistis eum euntem in caelum". Ankaux la itala teksto
estas konforma, do cxikaze la esperanta teksto de la Londona Biblio
iamaniere “korektis”, “interpretis”, anstataux simple traduki).
Laux Luko 24, 51
http://www.geocities.com/kalblando/biblio/luko.htm#24
Kaj dum li benis ilin, li FORIGXIS de ili kaj ESTIS SUPRENPORTITA en la
cxielon.
(latine: “Dum benediceret illis, RECESSIT ab eis et FEREBATUR in caelum”).
El la vidpunkto de la homeco, Jesuo ESTIS SUPRENLEVITA al la cxielo, dum el
la vidpunkto de dieco li SUPRENLEVIGXIS. Pro tio, laux mi oni povus, teorie,
paroli ne nur pri “cxieleniro” aux “cxieliro” de Jesuo, sed ankaux pri lia
cxielenpreno; tio, tamen, riskus estigi konfuzon, ne nur lingvan, sed ankaux
doktrinan, cxe tiuj kristanoj nespertaj pri teologiaj subtilajxoj, kiuj
povus resti sxokitaj antaux diro, ke Jesuo estis “cxielenprenita” same kiel
Maria (kaj do ne laux propra dia potenco).
Cxe Maria, kontrauxe, la konfuzo povas okazi se oni kondutas en inversa
maniero, do se oni parolas (kiel PIV) pri sxia “cxieliro” aux “cxieleniro”.
Laux la Katekismo de la Katolika Eklezio (itala teksto cxe
http://www.vatican.va/archive/catechism_it/p123a9p6_it.htm ):
966 «Fine, la Senmakula Virgulino, gardita imuna el cxiu makulo de prapeko,
plenuminte la iradon de sia surtera vivo, estis SUPRENPRENITA AL LA CXIELA
GLORO per sia korpo kaj sia animo».
Tiu formulo estas prenita el la dogma konstitucio de la Dua Vatikana
Koncilio “Lumen gentium”, numero 59 (itala teksto cxe
http://www.vatican.va/archive/hist_councils/ii_vatican_council/documents/vat
-ii_const_19641121_lumen-gentium_it.html ),
harmonie kun la apostola konstitucio de Pio la 12-a “Munificentissimus Deus”
de 19.111950 (itala teksto cxe
http://www.vatican.va/holy_father/pius_xii/apost_constitutions/documents/hf_
p-xii_apc_19501101_munificentissimus-deus_it.html )
Do, en la kazo de Maria, temas nur kaj nepre pri cxielenpreno, cxar sxi
neniel iris al la cxielo per propraj fortoj.
Antonio De Salvo