Dankon pro la invito kontempli ion belan ecx artisman, kaj dankon ke mi fine
posedas la klavon por kontakti la Dian Komedion de Peterlongo.
Armando Zecchin
> La 15a de augusto estas, lau la katolika kalendaro, la tago de la
> chieleniro de Maria, la patrino de Jesuo. Tio estas dogmo de la Katolika
> Eklezio, dogmo definita de papo Pio la 12a la 1an de novembro 1950, kaj
> poste menciita, se mi ne eraras, en la encikliko "Lumen gentium" de papo
> Paulo la 6a en 1964. Mi ekpensis pri tio jam antau du-tri tagoj, cele al
> poemo ghustatema. Kaj mi repensis pri la tempo kiam mi estis en
> seminario kaj ravis min la unuaj versoj de la 33a kanto de la Paradizo
> de Dante. Jen la versoj en la traduko de Carlo Peterlongo:
>
> Virga Patrin', filin' de Filo via,
> pli ol kreajh' ajn alta kaj humila,
> fiksita celo de konsil' eterna,
> vi estas kiu la naturon homan
> nobligis tiel, ke Farinto ghia
> de ghi farita esti ne malshatis.
> En ventro via reekbrulis l' Amo,
> per kies varmo en l' eterna paco
> ^germadis tiel jam chi tiu Floro.
> Por ni chi tie vi tagmeza torcho
> de la Karito, kaj che l' morteculoj
> la fonto viva estas de l' Espero.
>
> el:
http://www.cilea.it/~bottoni/eo/dk/e33_1.htm
>
> ##
>
> La 15an de augusto 1799, mortis Giuseppe Parini, gravega poeto de la 18a
> jarcento.
>
> "Milano, la 27-an de Oktobro 1798
> ...Vi demandas min pri Jozefo Parini: li konservas sian grandaniman
> fierecon, sed shajnas al mi senkuraghigita de la tempo kaj de la
> maljuneco. Kiam mi iris lin viziti, li min renkontis che la pordo de lia
> hejmo, dum li trenighis por eliri. Li min rekonis, kaj, haltinte sur sia
> bastono, li metis sian manon sur mian shultron, dirante: «Vi venas
> revidi chi tiun fortaniman chevalon, kiu sentas en koro la fieron de sia
> bela junagho; sed kiu nun peze faladas dumvoje, kaj levighas nur pro la
> batoj de l' sorto».
> Li timas esti forpelata de sia katedro, kaj esti devigata, post sepdek
> jaroj da studado kaj da gloro, agonii en mizero..."
> el "La lastaj leteroj de Jacopo Ortis" (unua letero el la ciklo "la
> lasta interparolo kun Parini), traduko fare de Giancarlo Guarnieri.
>
> ##
>
> La 15an de augusto 1936, mortis Grazia Deledda, verkistino
> Nobel-premiita en 1926
>
> «Mi ripozighos», li pensis, rapide pretigante la valizon kaj rememorante
> pri la longaj pretigoj antau sia unua ekiro el Nuoro. «Ho, kiom mi emos
> dormi dum tiuj chi libertempaj tagoj! Mi ne volas ighi neurastenia. Mi
> supreniros sur la montojn de mia naskighloko, sur Ghennarghentu virga
> sovagha. Ekde multe da tempo mi revas pri tiu chi supreniro! Mi vizitos
> la vidvinon de la bandito, fraton Zuanne, la filon de la
> kandelproduktisto. Kaj la korto de la monahhejo?... Kaj tiu karabinjero
> kiu kantadis "Al vi chi rozario?"»
>
> «Mi riposerò», pensava, preparando rapidamente la valigia e ricordando
> i lunghi preparativi della sua prima partenza da Nuoro. «Ah, quanto
> vorrò dormire queste vacanze! Non voglio diventare nevrastenico. Salirò
> sulle montagne natìe, sul Gennargentu vergine selvaggio. Da quanto tempo
> sogno quest'ascensione! Visiterò la vedova del bandito, il fraticello
> Zuanne, il figlio del fabbricante di ceri. E il cortile del convento?...
> E quel carabiniere che cantava A te questo rosario?»
>
> el "Cenere" (dua parto, kvina chapitro), traduko fare de Nicola Ruggiero.
>
> --
> Nicola Ruggiero
> io at nicolaruggiero.it
> www.nicolaruggiero.it
>
>
>
> Link utili di Yahoo! Gruppi
>
>
>
>
>
>
>