Boguslaw Sobol skribis, koncerne mian mesagxon pri Cxielenpreno kaj
Cxieliro:
Dankon pro la klarigoj. En pola lingvo Wniebowstapienie estas Cxieliro
(temas pri la Cxieliro de Jesuo), kaj Wniebowziecie estas Cxielpreno(temas
pri Cxielprenita Dipatrino kun korpo kaj animo al la Cxielo). Do same kiel
en itala lingvo kaj mi pensas, ke same diras pri tio cxi la katolikoj en
diversaj landoj kaj same komprenas. Do PIV malbone klarigas kaj miksas la
aferon.
Bone, ke Vi tion rimarkis. Mi pensas, ke oni devas informi pri tio la
kompetentajn personojn, por ke ili faru korekton. Oni ne povas erarigi
legantojn de PIV.
Mi respondas:
kvankan mi posedas ankaux la eldonojn de 1987 kaj de 2002 de PIV (ankoraux
ne tiun plej jxusan), mi kutimas utiligi la eldonon de 1970, kiu jam estas
trivita kaj cxifita de la uzado, sed al kies tipografia prezento mi havas
kutimon.
Pro tio, en mia mesagxo mi menciis la misan klarigon entenatan en PIV 1970
(kaj same ripetatan en la eldono de 1987).
Nun mi konstatas, ke en la eldono de 2002 oni forigis la terminon "cxieliro"
sub "cxielo", kaj oni enmetis gxin sub "iro", kun jena iom sxangxita
klarigo: "mirakla levigxo de homo en la cxielon: la cxieliro de Romulo, de
Elija, de Jesuo, de Mahometo; festo de la cxieliro de Maria". La miksado,
do, ne nur restis, sed ecx plivastigxis al Romulo.
Dauxre mankas, krome, "cxielenpreno".
Antonio De Salvo