Aldona mesagxo pri la traduko de Agoj 1,9:
Mi jam skribis:
Laux Agoj 1, 9-11
http://www.geocities.com/kalblando/biblio/agoj.htm , en la
esperanta traduko de la Londona Biblio temis samtempe pri suprelevigxo kaj
cxielenpreno:
9 Kaj tion dirinte, LI SUPRENLEVIGXIS, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo
ricevis lin for de iliaj okuloj. 10 Kaj dum ili fikse rigardis al la cxielo,
kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; 11 kiuj ankaux
diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la cxielo? cxi tiu Jesuo,
kiu ESTAS PRENITA SUPREN FOR DE VI EN LA CXIELON, tiel same revenos, kiel vi
vidis lin iranta en la cxielon.
Sed laux la latina teksto temis nur pri suprenpreno: Et cum haec dixisset,
videntibus illis, ELEVATUS EST, et nubes suscepit eum ab oculis eorum. Cumque
intuerentur in caelum eunte illo, ecce duo viri astiterunt iuxta illos in
vestibus albis, qui et dixerunt: "Viri Galilaei, quid statis aspicientes in
caelum? Hic Iesus, qui ASSUMPTUS EST a vobis in caelum, sic veniet quemadmodum
vidistis eum euntem in caelum". Ankaux la itala teksto estas konforma, do
cxikaze la esperanta teksto de la Londona Biblio iamaniere "korektis",
"interpretis", anstataux simple traduki).
Mi aldonas la koncernan tradukon de la Meslibro en Esperanto, oficiale aprobita
de la Sankta Segxo (Meso por la tago de CXIELIRO):
Tion dirinte, Li SUPRENLEVIGXIS antaux iliaj okuloj. Poste nubo malaperigis Lin
for de ilia vido. Kaj dum ili fikse rigardadis al la cxielo, jen alproksimigxis
al ili du viroj blanke vestitaj, kiuj diris: "Viroj galileanoj, kial vi rigardas
la cxielon? Jesuo, kiu forlasis vin por LEVIGXI AL LA CXIELO, iam tiel same
revenos".
Do, laux la oficiala katolika interpreto EN ESPERANTO, oni devus konkludi ke
Jesuo levigxis, iris al la cxielo per cxieliro.
Tamen, se esti pedanta (kaj ankaux por iel "pravigi" la tradukon de la Meslibro,
en kiu mi rekte partoprenis kiel kun-sekretario de la Komisiono tiucele
starigita de la Sankta Segxo por la revizio de la tradukoj
http://www.ikue.org/ek/ek1981_06.htm#3 ), la esperanta formo per "-igx" per si
mem ne "kompromitas" la tradukon al unu aux al alia signifo; por fari ekzemplon,
mi naskigxis, sed samtempe mi estis naskita, do Jesuo levigxis, sed tio per si
mem ne ekskludas, ke eventuale Li estis levita.
Lasta indiko: en la greka originalo estas uzataj la terminoj ÎπήÏθη
(epèrthe), do "li estis suprenlevita", kaj ÏŒ άναλημφθεις (ò
analemftheìs), do "la suprenprenita".
Antonio De Salvo